De la 1-a de septembro 2019 ĝis la 1-a de oktobro 2019, okazis per Facebook la foto-konkurso Pli blua horizonto, partnere lanĉita de la artisto Kjara, revuo Kontakto kaj la muzikeldonejo Vinilkosmo. La organizantoj elektis la tri plej belajn fotojn por 3 premioj, kaj fine aldoniĝis 4-a premio donacita de la muzika asocio EUROKKA.
La unua premio altribuita al Johannes Genberg estas la KDBlua Horizonto kun speciala dediĉo de KJARA; la dua premio estis altribuita al Françoise Eriksen, unu-jara abono de la revuo Kontakto. La tria premioaltribuita al Maria Teresa Ambrosini, unu-jara abonoal ABONKLUBO donacita de la muzikeldonejo Vinilkosmo, sama premio por la kvara loko, la foto de Juan Garcia del Rio.
La premiitaj fotoj videblas ĉi sube.
La organizantoj ege dankas ĉiujn kontribuintojn kaj varme gratulas la kvar gajnintojn.
1/ La unua premio altribuita al Johannes, unu KD "Blua Horizonto" kun speciala dediĉo de KJARA
por tiu ĉi foto:
Pli blua horizonto (laŭ la sveda aŭtuna naturo).
Johannes GENBERG
2/ La dua premio altribuita al Françoise, unu jara abono al la Revuo KONTAKTO donacita de KONTAKTO
por tiu ĉi foto:

Kiam mi povos atingi ĝin ?
Françoise ERIKSEN
3/ La tria premio altribuita al Maria Teresa, unu jara abono al ABONKLUBO donacita de la muzikeldonejo VINILKOSMO
por tiu ĉi foto:

Un orizzonte più blu: in verticale(Pli blua horizonto: vertikale).
Maria Teresa AMBROSINI.
4/ La kvara premio altribuita al Juan, unu jara abono al ABONKLUBO donacita de la esperanto-muzik-asocio EUROKKA
por tiu ĉi foto:

Mi amegas promeni tra tiu kamparo. Fone aperas mia "blua horizonto".
Juan GARCIA del RIO