Inaŭguro de la 3a versio de la VINILKOSMO-platformo
- Publikigita marde, 27 Septembro 2016 08:09
Post entrudiĝo en la retejo www.vinilkosmo-mp3.com ni devis ĝisdatigi kaj resekurigi ĝin kaj ni profitis la okazon por fari kelkajn modifojn kaj aldonojn (renovigo de la logotipo, aldono de fizika disko, reorganizo de paĝoj en la retejo, ktp..).
Inaŭguras la platformon la fizika KDisko Sovaĝa animo de BaRok-Projekto
disponebla ĉi tie : www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/2-sova%C4%9Da-animo.html
kaj du bitaj reeldonoj de du elstaraj elĉerpitaj KDoj de Persone
En la spegulo
kaj povus esti simple
Malkovru aŭ remalkovru tiujn du mejloŝtonajn albumojn de Persone ĉe
VINILKOSMO planas evoluigi tiun platformon proponante aliajn tipojn de produktaĵoj (diskoj , T-ĉemizoj, abonoj, ktp..) Ankaŭ la Blogo www.vinilkosmo-mp3.com/eo/blogo.html kaj Informleteroj de Vinilkosmo (aliĝu al ĝi) estos pli ofte redaktitaj.
Dankon pro via intereso kaj uzado de la Vinilkosmo-platformo
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :