Oficiala apero la 21an de junio 2022 de la bita albumo "Pli kaj Plu" de KORVAKS
- Publikigita lunde, 20 Junio 2022 12:42
Unu jaron post sia unua albumeto Memorante Gondolandon, Korvaks ĉi foje revenas kun alia aro da Gondolando-inspiritaj bonaĵoj en Pli kaj plu.
Korvaks (Auckland, Nov-Zelando) liveras 15-trakan albumon kiu daŭrigas lian elektronikan stilon, donante etan plian variecon, eĉ ludante gitaron.
Ni do invitas vin malkovri ĉi tiun duan Kovaks-eldonon, kaj prezentas al vi senpage kaj libere elŝuteblan Pli kaj plu.
La bita albumo estas elŝutebla ekde la 21a de junio 2022 ĉe la albumpaĝo, vidu ĉi tie:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/korvaks.html
Muzikvideo "Tagmanĝo" de Korvaks:
Muzikvideo "Mi bedaŭras, Paŭlo"
"Intergalaksia" la nova esperanto-albumo de Vojaĝo - Oficiala apero la 20a de majo 2022
- Publikigita merkrede, 18 Majo 2022 22:00
Por ĉi tiu nova albumo, la muzikistoj de Vojaĝo serĉis alian vojon en stilo rilata al la aspiroj de la momento sed kiu ĉerpus el la fontoj de progresiva roko, ĵazroko, mondĵazo, novurba ĵazo (nuĵazo) kaj nuntempa klasika muziko.
Kiel en la unua albumo Planedo nia, la tekstoj de Intergalaksia estas rezolute engaĝitaj al la defendo de la naturo kaj amikeco inter la popoloj.
Vojaĝo denove elektis verki siajn tekstojn en esperanto. Ĉifoje, granda parto estas rezervita por la muziko punktita aŭ per poemoj aŭ per kantoj en esperanto.
Ni invitas vi malkovri ĉi tiun albumon aŭskultante kaj mendante ĝin ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/vojaĝo.html
Spektu la muzikvideon "Okcitana tarantelo" ĉi tie:
"Banĝo Esperanto" la unua esperanto-albumeto de Armel Amiot - Oficiala apero la 21a de aprilo 2022
- Publikigita merkrede, 20 Aprilo 2022 07:22
Banĝo Esperanto la unua esperanto-albumeto de Armel Amiot
- Oficiala apero la 21a de aprilo 2022
Foto: Reno L.
Banĝo Esperanto estas la titolo de la unua esperanta muzikverko de Armel Amiot, nova esperanto-artisto el Normandio (Francio).
La albumeto enhavas 6 kantojn laŭ la stiloj sving-ĵazo, kreola kaj mond-ĵazo kun kiel ĉefa instrumento la banĝo.
Vi estos surprizita pri tiu unua verko de Armel!
Ekde nun la bita albumeto malkovreblas kaj mendeblas alklakante la kovilbildon ĉe :
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/kanzono-tradicia-progresiva/armel-amiot.html
Spektu la muzikvideon "Ĉio estas amo" :
KONKURSO ĜANFRANKO 2022- Restas 20 tagoj ... lastaj kontribuoj atendataj!
- Publikigita lunde, 09 Majo 2022 18:28
Restas 20 tagoj antaŭ la fermo de la konkurso, lastaj kontribuoj atendataj!
Konkurso Ĝanfranko 2022
Itala Esperanto-Federacio, por omaĝi Gianfranco Molle, la plej faman italan kantiston, tutmonde konatan, animon de “Muzika Kulturo”, decidis organizi konkurson pri kanzonoj originale verkitaj en Esperanto.
Regularo: La komisiono povos asigni ĝis tri premiojn.
La rezultoj estos anoncitaj enkadre de la itala kongreso de Esperanto, dum specifa programero.
Ĉiu persono rajtas konkursi per maksimume tri verkoj, kiuj devas esti neniam antaŭe eldonitaj per ajna komunikilo (prese, rete, lege, bloge, ktp).
Maksimuma daŭro de kanzono estas 5 minutoj.
La gajnintoj de la unua premio ne rajtas partopreni en la konkurso dum la sekvaj tri jaroj.
La konkursaĵojn oni sendu al la sekretario, Norberto Saletti, per retmesaĝo, al la adreso Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin. indikante la elektitan pseŭdonimon kaj la efektivan nomon kaj adreson; ili estu kantitaj kaj luditaj en aŭda formato mp3 aŭ ogg, kaj skribitaj (nur vortoj, eventuale kun akordoj) en teksta formato doc aŭ odt.
Premioj: la gajninto de la unua premio, premio Ĝanfranko, ricevos monpremion de 250,00 eŭroj, por la aliaj la premio konsistos el esperantlingvaj KD-oj kaj abonoj al ABONKLUBO de Vinilkosmo.
Limdato por la sendado estas la 30-a de majo de la koncerna jaro.
Juĝkomisiono: prezidanto: Michela Lipari, sekretario Norberto Saletti, juĝantoj: Giulio Cappa, Valerio Dalla, Marcella Fasani.
La sekretario informos ĝis la 1-a de aŭgusto la gajnintojn pri la premio.
La partoprenantoj cedas senpage al IEF por la unua jaro la rajton je unua publikigo.
Por pliaj informoj : Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektata kontraŭ spamrobotoj. Vi devas ebligi Ĝavaskripton por vidi ĝin.
FEI
"Concorso"
via Villoresi 38,
IT-20143 Milano,
Italia / Italio
Mastriga tago de la albumeto "Banĝo Esperanto" de Armel Amiot
- Publikigita dimanĉe, 27 Marto 2022 10:22
Sabate la 26a de marto okazis la mastrigado de la albumeto Banĝo Esperanto de la nova esperanta artisto el Cherbourg Armel Amiot en studio de la Trappe kun Triboulet kaj Armel...
Armel komponis kaj verkis la kantojn zorge poluritaj de Miguel Gutierez kaj kun la asisto de Flo! por la registrado de la kantado...
Tiu albumeto promesas elstaran kaj novigan muzikverkon en la esperanta kulturo...
Fotoj de la mastrigado en la studio
Foto dum la vespermanĝo en restoracio kun Armel Amiot kaj Gijom Armide (ĉeestante tiutage en Tuluzo), kune kun EUROKKA kaj Vinilkosmo-teamanoj...
En la foto : Jean-Claude, Flo, Françoise Eriksen, Gijom Armide, Armel Amiot, Linda Le Nepveu kaj Aleks volontulo de EKC)
Por aldoni en via retejo la varbrubandon ĉi apude celante ĉi tiun paĝon, kopiu la HTLM kodon ĉi sube kaj gluu ĝin en vian retejon aŭ blogon :